standard-title Natura naĝejo

Natura naĝejo

logo-lvh-projet-transparent-tourgite-ecolo-bebe-bretagne-domaine-plan-lvh-q50La natura naĝejo estas ĉe la supro de la tereno – sufiĉe for de la ludejo, ke ne ekzistas danĝero por etuloj. Akompanu viajn gefilojn kaj ĝuu ludi en la akvo kun ili. Sur la bordo videblas ranoj, libeloj kaj aliaj bestetoj.

Antaŭ la naĝejo, existis ĉi tie monteto, poste granita ŝtonminejo. La fonto fluis malsupren de unu el la ŝtonmuroj, ĝis kiam ĝi iĝis viktimo de la ŝtonminejoo. La fonto daŭre fluas, sed nun subtera, tial ke vi ne vidos ĝin. La akvonivelo de la naĝejo dependas de sezono kaj de pluvoj, kutime 5-6 metrojn – vidu la helan markon sur la dekstra muro, la la ban-ŝtupetaro estas kelkfoje tute sub la akvonivelo.

Somere la akvo varmiĝas ĝis 22° aŭ eĉ 24°. Vintre vi estu pli bone amatoro de tumo por eniri la akvon, kvankam nur malofte ĝi atingas la frostopunkton. La folioj falantaj de la arboj sekvas la movon de la vento, kiu portas ilin de unu flanko al la alia. Fiŝoj, ranoj, salamandroj, libeloj, … ŝategas ĉi tiun biotopon. Kun iom da bonŝanco vi eble vidos alcionon, ardeon aŭ verdkolumajn anasojn.

Ekde 1997 naturo reprenas siajn rajtojn kaj arboj kreskas denove ĉirkaŭ la akvo, eĉ sur la vertikala muroj. Post provo pri arbotondado ĉirkaŭe en 2014, ni konstatis, ke ne eblas interveni sur la rekresko de la vegetaĵaro. Nun ni regule kaptas ĉion, kio flosas sur la akvosurfaco, sed tio estas konstanta afero, kaj kelkfoje ni malfacile tenas la paŝon…

Sekvu la flugofiŝojn por trovi la naĝejon, profitu la lokon por aperitivo aŭ pikniko, observu ranojn kaj ĉion, kio moviĝas sur aŭ sub la akvo. La senakva necesejo funkcias la tutan jaron.

PS: la rana mano videbla en iuj fotoj ne supervivis la jarojn, kaj ne plu estas produktita nuntempe. Ni serĉas alternativon …

PHP Code Snippets Powered By : XYZScripts.com