









La tero ne apartenas al la homo, la homo apartenas al la tero.
Ĉefo Seattle, 1854
La tero ne apartenas al la homo, la homo apartenas al la tero.
Ĉefo Seattle, 1854
Tiu ĉi tre speciala loko konfidiĝis al ni – ĝi verŝajne pli elektis nin, ol ni ĝin. Ni tuj enamiĝis kaj ĉio okazis por ke ĝi iĝu hejmo por nia familio, niaj amikoj, kaj poste niaj gastoj. Ni provas redoni al ĝi iom de ĝia pasinta grandeco, sed antaŭ ĉio, lasi naturon liberan kaj malplialtigi nian ekologian spuron. Por la tempo de via feriado, ni ŝatus dividi kun vi tiun ĉi unikan lokon, kiu havas tiom por montri al ni. Profitu de via restado por malstreĉiĝi kaj trovi novan forton por esplori la sekretojn de la naturo kaj vivi en harmonio kun ĝi.
Ni elektis triskelon por reprezenti nian ligon al tiu ĉi loko. De kelta deveno, kiel la nomo “La Ville Heleuc”, ĝi simbolas kun siaj tri spiraloj teron, fajron kaj akvon, kaj ankaŭ estinton, estanton kaj estonton, kaj korpon, menson kaj animon. Ni ŝatus, ke iam vi malkovru tiun paradiseton kaŝitan en Bretonujo, malfermu viajn sensojn al naturo kaj pasigu specialajn momentojn kun familio aŭ amikoj ĉi tie.
Ekologia varmakvujo kaj saŭno malfermita al naturo, protektita de neĝo kaj pluvo.
Sonarbo, fein spegulilo, koboldoj, labirinto, tipio, ĉelaga televidejo, ...
Senakvaj necesejoj, lignera hejtilo, akvopuriga ĝardeno, sunpaneloj, fotovoltaikaj paneloj, ...
Dankon pro 2 mirindaj semajnoj en Bretonio! Ni tre ĝuis esplori la malgrandajn vojojn de la domajno – la naĝejo estis revo. La Ville Heleuc estas paradizo por junuloj kaj maljunuloj. La amikeco de la gastigantoj, la krespoj dimanĉe kaj la mirinda mielo dolĉigis nian ferion. Ni ŝatus reveni! … tiaj varmaj kaj agrablaj renkontoj estas vera trezoro. Dankegon!
… ni rapide sentis nin hejme ĉi tie: libroj, dekoracio, disponebla ekipaĵo, ludiloj, ĉio estas perfekta. Viktoro ŝategis la trampolinon, la ziplinion, … li eĉ lernis bicikli ĉi tie! … La regiono estas belega! Ĉi tiu tiel atendita semajno treege helpis nin kaj kun granda plezuro ni revenos. Dankon pro via bonvenigo.
Tre grandan dankon pro tio, ke vi donis al ni tiel mirindan semajnon. Ĝi estis vere magia sperto en plej bela ĉirkaŭaĵo. Al Archie tre mankos la kaverno kaj magiaj ŝtonoj kaj eĉ pli mankos Sardino kaj Rollmops! Ni revenos (kaj lernos pli la francan!), ĉar tre plaĉus al ni koni vian historion – ĉar ĉi tiu loko estas tiel speciala. Multajn dankojn.
Tradicioj (kaj historio), naturo kaj moderneco. Vi sukcesis krei lokon belan kaj tiel bonvenigan, ke ni sentis nin hejme dekomence.
Mi malkovris vian afablecon kaj ĝentilecon en virtuala medio, sed nun mi miras, ke mi ne antaŭe vizitis tiun ege agrablan kaj ĉarman, tiel proksiman lokon. Kaŝite el la “moderna”, fulmrapida kaj terura vivkutimo, via domo prezentis al ni neimageblan riĉecon kaj dolĉecon. Mi ege ŝatis (re)malkovri naturon, birdajn muzikojn, stelojn, kaj havi tempon por … preni tempon, legi, aŭskulti, rigardi, “verde” pripensi, ktp. Tiel mi bildigis al mi esperantajn lokojn, hejmecajn …