Ekologiaj ferioj en Bretonujo – ankaŭ kun beboj!

En Bretonujo, proksime de Dinano, piede de la monteto Isaako la domajno de La Ville Heleuc invitas al ekologiaj ferioj kun infanoj aŭ amikoj. Du gastejoj, La Forge kaj Le Fournil, instaliĝis en la iamaj forĝejo kaj bakejo de biendomo el la mezepoko – eble eĉ el la periodo de la Templanoj. Ekologike renovitaj, ili ofertas al vi restadon en harmonio kun la naturo, kiu ĉirkaŭas ilin.

Spao kun varmakvujo kaj saŭno atendas vin apud la gastejoj, kiel ankaŭ bicikloj, infanĉaretoj, … por promenadoj. Koboldoj invitas vin sur la padoj de la domajno sekvi la spurojn de feinoj kaj koriganoj, serĉi la sonarbon aŭ tiun, kun oraj fruktoj, perdi vin en la labirinto, salti en la naturnaĝejon, ĝui aperitivon borde de la lago, …

Niaj gastejoj estas aparte ekipitaj por familioj kun beboj kaj ĝemeloj.

La Ville Heleuc situas en Plélan le Petit ĉe Dinano, ĉirkaŭ duonhoro de la strandoj de la smeralda marbordo kaj apenaŭ horon de la Monto Sankta Mikaelo. Ĉi tie kulturo kaj malstreĉiĝo eblas kune.

gite-ecolo-bebe-bretagne-logo-lvh

Ekologiaj gastejoj, varmakvujo, saŭno, natura naĝejo kaj multaj aliaj por ferioj kun infanoj aŭ geamikoj.

Loading…
  • Domajno

    Protektita naturo…

  • La Forge **

    Hejmeco inter tero kaj maro

  • Le Fournil ***

    Daŭrigebla, hela, invitema

Loading…

Atestoj

Loading…
PHP Code Snippets Powered By : XYZScripts.com