









Ni nomis la domon La Forge [la forĵ], tio estas la forĝejo pro la multaj hufferoj, kiujn ni trovis tie en la iamaj staloj de La Ville Heleuc. Pro la centra lignera hejtilo La Forge estas komforta kaj varma eĉ vintre. La Forge estis renovigita kun ekologiaj materialoj. La interno blua, griza kaj blanka simbolizas, kiel Bretonio, la ligon inter lando kaj maro. Tuj apude estas malfermita kameno, sidlokoj, bilardo kaj tablo futbala. La banejo kun varmakvujo kaj saŭno proponas pliajn okazojn por malstreĉiĝo.
La Forge estas plene ekipita por tri beboj. Estas litoj por 4 personoj kaj se necese aldona matraco. TV kun DVD-legilo, radio, tabulludoj kaj libroj disponeblas en la germana, franca, angla kaj Esperanto. Senkabla interreto laŭ peto.
Prezoj sube
[easy_calendar resource=”1835″ width=”100″ style=”1″ req=”1″ price=”0″ monthes=”1×1″ interval=”1″]
-10 % por la 2a kaj sekvaj semajnoj
Tiuj prezoj inkluzivas energiajn kostojn (verda elektro, gaso, akvo).
Sen aldona kosto, ni proponas la uzon de la varmakvujo, saŭno, bicikloj, bebaferoj, ktp.
Por restado de unu semajno aŭ pli ni disponigas senpage litotukojn, bantukojn, mantukojn, tablotukojn kaj ankaŭ ekologiajn purigajn produktojn. Litoj estos faritaj je alveno kiel deziritaj.
Por mallongaj restados, se vi ne deziras alporti lito- kaj bantukojn, vi povos disponigi ilin al vi kontraŭ 20€ / persono.
Infanojn sub 3 jaroj ni akceptas senpage. Se vi deziras inviti amikojn aŭ familianojn, tio eblas – sur peto – kontraŭ 20€ / nokto / persono.
La prezo de fina purigo estas 20€ por nokto, kun maksimumo de 80€.
Dankon pro 2 mirindaj semajnoj en Bretonio! Ni tre ĝuis esplori la malgrandajn vojojn de la domajno – la naĝejo estis revo. La Ville Heleuc estas paradizo por junuloj kaj maljunuloj. La amikeco de la gastigantoj, la krespoj dimanĉe kaj la mirinda mielo dolĉigis nian ferion. Ni ŝatus reveni! … tiaj varmaj kaj agrablaj renkontoj estas vera trezoro. Dankegon!
… ni rapide sentis nin hejme ĉi tie: libroj, dekoracio, disponebla ekipaĵo, ludiloj, ĉio estas perfekta. Viktoro ŝategis la trampolinon, la ziplinion, … li eĉ lernis bicikli ĉi tie! … La regiono estas belega! Ĉi tiu tiel atendita semajno treege helpis nin kaj kun granda plezuro ni revenos. Dankon pro via bonvenigo.
Mi malkovris vian afablecon kaj ĝentilecon en virtuala medio, sed nun mi miras, ke mi ne antaŭe vizitis tiun ege agrablan kaj ĉarman, tiel proksiman lokon. Kaŝite el la “moderna”, fulmrapida kaj terura vivkutimo, via domo prezentis al ni neimageblan riĉecon kaj dolĉecon. Mi ege ŝatis (re)malkovri naturon, birdajn muzikojn, stelojn, kaj havi tempon por … preni tempon, legi, aŭskulti, rigardi, “verde” pripensi, ktp. Tiel mi bildigis al mi esperantajn lokojn, hejmecajn …