Eko – logike!

logo-lvh-projet-transparent-tourKiam ni malkovris tiun lokon, ni tuj enamiĝis en ĝin, kaj de tiam ni klopodos doni al ĝi iom da ĝia pasinta beleco denove, sed laŭeble adapti ĝin al la ĉirkaŭa naturo.LaClefVerte

Jam instaliĝis lignero-hejtejo kaj akvopuriga ĝardeno, kiam en 2009 ni decidis formaligi nian ekologian politikon kaj ŝanĝi niajn kutimojn por kongrui kun la kriterioj de la Verda Ŝlosilo. Ni ricevis tiun ĉi ekologian kvalitosigelon ekde la unua jaro, kaj de tiam ĉiujare.

Kio pri “senaŭta restado”: ni venigos vin de la stacidomo de Dinano aŭ Lamballe, kaj dum via restado vi povos uzi niajn biciklojn por promenadi aŭ butikumi.