standard-title Centra lignohejtilo

Centra lignohejtilo

logo-lvh-projet-transparent-tourMalantaŭ La Forge troviĝas la centra hejtejo por ĉiuj domoj. Kiam niaj tri gashejtiloj estis ŝanĝotaj en 2005, ni anstataŭe instalis centran lignerohejtilon de 55 kW. Sur la tegmento troviĝas 15 m² da sunaj paneloj, kiuj hejtas 750 litrojn da akvo. Kiam la suno ne montriĝas, tiam transprenas la varmigon de la akvo la lignerohejtilo. La ligno por hejtado devenas nia abiaro. Unufoje jare, maŝino venas por du aŭ tri horoj, voras ĉirkaŭ 100 abiojn kaj elkraĉas la lignerojn rekte en la sekigŝirmejon. De tie ili estas transportitaj laŭbezone en la hejtilorezervejon.

Ligneroj

GuillemetBretonVertLa unua paŝo por varmigi la domojn vintre estas tranĉi arbojn kaj eligi ilin el la arbaro. En 2020, ni devis unuafoje dungi kompanion por tio pro la diska hernio de Michel. De kiam la ŝela skarabo (Dendroctonus micans) alvenis al Bretonio antaŭ ĉirkaŭ 12 jaroj, multaj abioj mortas, kaj kun ĉiu ŝtormo aŭ ventvento ili falas sur la teron aŭ nur pli-malpli vertikalaj restas tenataj de siaj malpli trafitaj najbaroj. Ni ĉefe forigas ĉi tiujn arbojn, kio mallongigas la sekigan tempon por la ligneroj. Tuj kiam la arboj, ne nur la trunkoj sed kun ĉiuj iliaj branĉoj, bele stakiĝas, Michel venigas la hakmaŝinon, kiu tiam dum unu aŭ du horoj englutas ĉiujn arbojn kaj kraĉas ilin en formo de ligneroj rekte en la sekigŝirmejon.

La hejtejo

GuillemetBretonVertEn la dua paŝo, la sekigitaj ligneroj devas esti transportitaj de la sekigejo al la hejtejo. Kutime la traktoro faras tion, sed se ĝi ne volas ekfunkcii, ni faras tion per la malgranda elektra kamioneto.

La hejtilo

GuillemetBretonVertKaj fine, la hejtilo transprenas la lastan paŝon. Ĝi regas la alvenon de la ligneroj el la rezervo aŭtomate per senfina ŝraŭbo. Se nenio blokas – feliĉe tio estas malofta, sed okazas foje. Fine de 2020 ni devis anstataŭigi la senfinan ŝraŭbon post 15 jaroj de lojala servo: ni malhavis hejtadon kaj varman akvon dum semajno … ĝis kiam Michel memoris, ke ankaŭ tutaj ŝtipoj povas esti bruligitaj en la hejtilo. Kiel agrable finfine duŝi varme denove!

Varma akvo

GuillemetBretonVertLa akvo por la domoj estas varmigita per sunpaneloj sur la tegmento de la hejtejo. Kiam la suno ne sufiĉe brilas, la hejtado transprenas la varmigon. La 750-litra tanko estas izolita per dika blua tegaĵo tiel ke la akvo restu bele varma.

 

Sed ankaŭ…

GuillemetBretonVertLa hejtejo funkcias ankaŭ kiel senakvigilo: la preskaŭ konstanta temperaturo inter 30 kaj 35 ° permesas sekigi fungojn, fruktojn, biskvitojn ktp. Michel ankaŭ venas ĉi tien por eltiri la mielon el la kadroj, lasi ĝin maturiĝi kaj poste verŝi ĝin en potojn.

PHP Code Snippets Powered By : XYZScripts.com