Post du jaroj de demandado ĉu ni fermiĝos aŭ ne, ni malkovris la platformon workaway, kaj espereble trovis solvon por la Domaine de la Ville Heleuc.

La jaro 2002 komenciĝis per koratako, poste rompita ŝultro, sen paroli pri aliaj malgrandaj doloroj, la deziro engaĝiĝi aliloke, progresado de aĝo kaj la neeblo trovi helpon surloke, ni turnis nin al internacia nivelo kaj ni tie trovis junulojn, kiuj pretas helpi nin.

Ekde la komenco de februaro ni bonvenigis nian unuan workaway-ulon. Ili estas junuloj, kiuj ŝatas vojaĝi, malkovri aliajn kulturojn, kaj kontraŭ ĉambro kaj manĝo, pretas iom dividi nian vivon kaj helpi pri la bontenado de la lando kaj de la konstruaĵoj. Nuntempe estas Martin, juna hispano, kiu loĝas ĉe ni. Ni komunikas per la angla, franca kaj germana, kaj li eĉ lernas iomete Esperanton. Ni lernas pri tio, kion li manĝas hejme, kiel oni vivas en lia regiono, … Michel ŝatas kunhavigi sian scipovon kiel emerita metiisto, kaj mi donas miajn receptojn, instruas kiel ĝermigi semojn, …

Ĉi-vespere post alia tago de laboro, Martin ekskursis nin al la regiono Rioja, kun manĝo de memfaritaj tortilo kaj tapas, akompanate de vino el lia regiono. Ni festenis aŭskultante tipan muzikon, spektante karnavalajn filmetojn kaj diskutante la diferencojn en kutimoj en Hispanujo, Francujo kaj Germanujo.

Post Martin estos Oscar, venezuelano, poste Simone, italo, poste… Se ĉiuj estas same agrable kunvivi kiel Martin, la aventuro certe daŭros por longa tempo!