logo-lvh-projet-transparent-tour

Laŭ la 6 km da promenadpadoj sur la preskaŭ 20 ha granda bieno,gite-ecolo-bebe-bretagne-domaine-plan-lvh-q50 multaj novaj spertoj atendas viajn sensojn, trezoroj malkovremas, naturmirindaĵoj observeblas kaj tempo ĝuindas.

Grimpu la monteton Isaak laŭ la vojo Obelikso, provu atingi la centron de la labirinto, ripozu en la arbaro aŭ pendigi perlon al la tipio, vizitu la koboldojn, aŭ dividu aperitivon rande de la lageto, …

GuillemetBretonVertArbaro vivas, arbaro mortas, arbaro reviviĝas … ankaŭ nia arbaro sekvas la ciklon de la vivo. Kiam abioj mortas en unu loko pro skaraboj (Dendroctonus micans), junaj kverkoj aŭ kaŝtanujoj kreskas al majestaj arboj en malnova herbejo. Ŝtormoj rompas branĉojn kaj faligas arbojn, sed en la liberigita subarbaro lumo penetras ĝis la tero kaj vekas fingringojn, rubusojn kaj aliajn semojn, kiuj verdigas la brunan tapiŝon de mortaj nadloj. Kiam arbo falas, ĝi ne ĉiam mortas, ofte la branĉoj rektiĝas kaj siavice fariĝas trunkoj. Iuj mortintaj arboj renaskiĝas kiel drakoj, aliaj fariĝas ekvilibraj traboj, kaj aliaj, turniĝante al pecetoj, varmigas nin vintre.

GuillemetBretonVertKiam vi promenos, malfermu viajn okulojn, vi povos vidi cervojn aŭ leporojn en la arbaro, cignoj aŭ galinoj sur la akvo de la lago Beaulieu, buteojn en la aero aŭ vespertojn dum someraj vesperoj. Foje vi eble vidos kormoranon, tutan aron da anasoj aŭ alcionon …

GuillemetBretonVertSed vi ankaŭ povos renkonti aliajn strangajn estaĵojn kiel: drako, kiu venas rekte el la lago, flugantaj fiŝoj aŭ koboldoj, kiuj montras al vi la vojon, aliaj koboldoj en sia ludejo, feoj, kiuj ŝatas reflekti sin en sia spegulo, … vi nur devas pacienci, ĉar kelkfoje ili kaŝas sin. Kaj kial ne provi noktan promenadon kun poŝlampo?

GuillemetBretonVertĈesu serĉi la liton en la arbaro, ĝi jam forpasis, la dinosaŭra nesto devas esti riparata – simple aldonu malnovan branĉon aŭ du. Sed estas multe pli por malkovri … ĉu vi trovis ĉiujn tiujn?

GuillemetBretonVertLastajn novaĵojn vi povas malkovri en la blogo: nova koriganoj kaj etuloj en la arbaro.

PHP Code Snippets Powered By : XYZScripts.com