standard-title Bicikloj ktp.

Bicikloj ktp.

logo-lvh-projet-transparent-tour

Tuj apud la spao troviĝas la ejo por bicikloj. Ĝi estis konstruita komence por niaj aŭtoj. Dumtempe, poneoj loĝis ĉi tie – eble iam revenos ili … Hodiaŭ vi trovos ĉi tie biciklojn, skutilojn, remorkojn, ĉarojn, beboĉarojn, … kaj eĉ unuciklon. Krome kaskojn, pumpilojn kaj ĉion necesan por ripari tiujn veturilojn. Ankaŭ marŝbastonoj kaj trajniloj disponeblas. En la botoŝranko troveblas kaŭĉukaj botoj en preskaŭ ĉiuj grandecoj. Tuj malantaŭe troviĝas alia ŝranko kun kusenoj por la eksteraj seĝoj. Kaj ekde 2020 ĉiuj specoj de kuiriloj eliris la gastejojn kaj nun troviĝas en malantaŭa ŝranko: teleroj, glasoj, manĝiloj, potoj, kaseroloj, bebkuiriloj, botelvarmigiloj, …

GuillemetBretonVertBicikloj de preskaŭ ĉiuj grandecoj kaj koloroj ekzistas kaj ankaŭ kongrua elekto de kaskoj! Pumpiloj kaj riparaj provizoj troviĝas sur la bretoj super la kaskoj. Kaj se vi alfrontas ŝajne nesolveblan problemon, turnu vin al Michel, li preskaŭ ĉiam scias kiel helpi. Infanaj seĝoj kaj du remorkoj eblas kunvenigi infanojn, sed bonvolu ne forgesu iliajn kaskojn!

GuillemetBretonVertMalantaŭe vi trovos beboĉarojn kaj la aventuran ĉaron, en kiu oni povas transporti infanojn. La bagaĝĉaroj estas foje uzataj por kolekti mortan lignon en la arbaro aŭ por transporti rubsakojn al Val Potier, kie troviĝas la rubujo.

GuillemetBretonVertPor etuloj estas kurobicikloj, traktoroj, tricikloj aŭ pupaj infanĉaretoj. Pilkoj, malgrandaj aŭtoj, ludiloj por la sablejo, malgrandaj pladoj, … Ni provas anstataŭigi eluzitajn ludilojn, por ke ĉiuj povu ludi.

GuillemetBretonVertLa botŝranko antaŭe, kuiriloŝranko (rekonebla per afiŝeto “GITES”) malantaŭe, sed ankaŭ trejna aparato, promenbastonoj, saltoŝnuroj, bretonaj skioj, …

PHP Code Snippets Powered By : XYZScripts.com