standard-title Verda elektro

Verda elektro

logo-lvh-projet-transparent-tourPost kiam la franca elektroprovizanto EDF tute ne reagis al la nuklea akcidento de Fukuŝima, ni finfine decidis elekti alternativan elektroprovizanton. Ni elektis Enercoop, kooperativon kit proponas travideblecon kaj certigas, ke nia elektrokonsumo estas kovrita nur per elektro de ventoenergio, fotovoltaiko, akvoenergio aŭ biomaso. La iomete pli altajn kostojn ni volonte pagas, ĉar ni nun certas, ke ni ne plu subtenas atomcentralojn.
logo-Enercoop-éthique

Fotovoltaiko

Ekde la komenco de 2013 ni produktas elektron per sunpaneloj instalitaj sur la tegmento de Le Fournil. La produktado de ĉi tiu malgranda centralo de 4,2 kWp egalas al ĉirkaŭ 1/3 de nia tuta elektrokonsumo. La inversigilo estis instalita en teknikejo proksime al la mezuriloj kaj for de la loĝejoj por eviti ĝenadon aŭ radiadon.

Elektromagneta radiado kaj WiFi

Dum la renovigo de la Fournil, ĉiuj elektraj kabloj estis metitaj en ŝirmitajn ingojn por redukti kiel eble pli multe elektromagnetan radiadon.

La granitaj muroj estas tiel dikaj, ke WiFi apenaŭ povas trapasi – kio ankaŭ estas bona! Se necese, CPL-adaptiloj ebligas konekton per kablo aŭ WIFI en ĉiu domo.

Ni ne volis anstataŭigi niajn elektromezurilojn renovigitajn en 2013 per novaj elektromezuriloj Linky. Ĉar la premo pli kaj pli grandiĝis, ni finfine provizis niujn mezurilojn per lignaj paneloj kaj sekurigis la malantaŭan pordon per pendseruro. Fronte du rondaj aperturoj ebligas al agentoj legi la mezurilojn. La supra parto estis konvertita en insektan hotelon kaj kovrita per malnovaj ardezoj.

Ekologia lumigado

Preskaŭ ĉiuj niaj lumiloj estas ekipitaj per LEDoj aŭ energiŝparaj lampoj por redukti la konsumon de energio. Multaj, precipe ekstere, estas ekipitaj per movodetektiloj kaj ekŝaltas aŭtomate, kiam oni preterpaŝas, iuj el ili funkcias per sunĉeloj. Multoblaj kontaktingoj ekiptiaj per ŝaltilo malhelpas elektrajn aparatojn esti provizataj per elektro, kiam ili ne estas uzataj.

 

Elektraj aparatoj

Ni certigis por ĉiuj aĉetoj de hejmaj aparatoj, kiel ankaŭ de la akvobubelujo, ke ili estu kiel eble plej energiŝparemaj. En septembro 2020 ĉiu domo estis ekipita per nova lavmaŝino A +++.

PHP Code Snippets Powered By : XYZScripts.com