standard-title Beboj bonvenas!

Beboj bonvenas!

Ni ŝatus ke plenkreskuloj profitu de siaj ferioj tiel, kiel idoj. Por ke vi ne transportu ĉion de via hejmo, ni provizas vin kun (preskaŭ) ĉio bezonata.

GuillemetBretonVertPor dormi ni disponigas ĝis tri bebolitoj (kun matraco, protektilo kaj litotuko) en ĉiu domo, krome kundorman liton kaj lignan lulilon en La Forge. En ĉiu domo estas pluraj dormosakoj por beboj, monitoro kaj nokta lampo.

GuillemetBretonVertEn la banejo estas bebobanujo, vinduma tablo kaj surpete aro de laveblaj vindoj. Por iomete pli grandaj estas higiena poto, familia seĝo por la necesujo kaj tabureto por atingi la lavujon.

GuillemetBretonVertEn la kuirejo, vi trovos bebokuirilon, botelovarmilo, plasta manĝilaro kaj bebotukoj. Ni provizas vin per la necesa kvanto de altaj lignaj beboseĝoj, plejparte Tripp-Trapp. Por mamnutrantaj patrinoj estas speciala kuseno en ĉiu gastejo, kaj dua laŭ peto.

GuillemetBretonVertEn la salono de ĉiu gastejo estas du beboludiloj, ludomato, ludiloj kaj libroj por beboj kaj infanoj, dvd-oj por la pli grandaj.

GuillemetBretonVertPor promenadoj estas beboportotukoj, pluraj beboĉaroj en kiuj beboj povas dormi horizontale kaj aliaj. Disponeblas ankaŭ ĉaro por du infanoj, kiu povas esti ankaŭ uzata kiel bicikloremorko, alia bicikloremorko kaj tri infanseĝoj por bicikloj.

GuillemetBretonVertDum la promenadoj en la bieno troviĝas spertejoj eĉ por petuloj: sonarbo, gongo, televidilo proksime al la lago, …

GuillemetBretonVertKaj se iam pluvus, ni disponigus al vi botojn, kaj laŭpete akvorezistajn surpantalonojn kaj pluvombrelojn por infanoj. Kelkaj pluvgutetoj ne malhelpu vin ludi ekstere!

PHP Code Snippets Powered By : XYZScripts.com