Protektita naturo

logo-lvh-projet-transparent-tourKiam ni aĉetis La Ville Heleuc en 1976, ĝi entenis nur 2 hektarojn. Laŭgrade, novaj partoj estis aldonitaj ĝis preskaŭ 20 hektaroj nuntempe. Tiu lando suferadis ekologie: ekspluatado de ŝtonminejoj kaj monokulturo de abioj estis tiatempe tre kutimaj. Tiel la malnova ventomuelejo de la monteto Isaako iĝis viktimo de ŝtonminejo. Ĝi ne plu vartas la domajnon, sed certe ĝuus vidi la monteton denove kovrita de genistoj, uleksoj, kverkoj kaj kaŝtanarboj.

La truo de la iama ŝtonminejo estis plenigita de fontakvo, de kiam ĉesis funkcii la ŝtonminejo. Ĝi fariĝis nia granda natura naĝejo. Ekde 2009, La Ville Heleuc estas oficiale protektita areo por papilioj, sed ankaŭ vespertoj, strigoj, cervoj kaj aliaj bestoj bezonas timi ion. Ni lasas naturon repreni sian lokon denove kaj limigas nian laboron al minimumo por teni liberaj ĉirkaŭ 6 km de padoj sur la domajno.

Bonvolu atenti, ke naturo restas sovaĝa ĉi tie – kun floroj kaj filikoj, sed ankaŭ rubusujoj kaj urtikoj (kaj sovaĝa rumekso, kiu mildigas ilian brulegon), glitigemaj kaj faligemaj rokoj, mortaj branĉoj aŭ eĉ arboj!