Stranga armeo marŝas tra la arbaro ekde la lastaj lernejaj ferioj! Kaj se vi atente rigardas, vi povas vidi kelkajn ruĝajn punktojn ĉi tie kaj tie, kiuj ne aspektas tre naturaj …

Se vi rigardos pli proksime, vi eble malkovros malgrandajn loĝejojn – aŭ ĉu enirejojn en la arbojn? Kaj kun iom da bonŝanco vi foje povos vidi unu el la loĝantoj …

Sed kie estas tio? Kie estas ĉi tiu arbaro?

Nenion ni malkaŝos, vi trovu memstare! Tenu viajn okulojn malfermitajn dum viaj promenadoj!