Rapide, rapide, rapide… jam alproksimiĝas la 31-a de januaro – la finfina limo por prezenti siajn bondezirojn en Francujo!

Ĉe vi eble jam malfruas, sed ni esperas, ke vi ankoraŭ akceptos niajn dezirojn pri feliĉo, ĝojo kaj kundivido por la fino de ĉi tiu monato kaj la 11 venontaj! Ni deziras, ke vi pasigu tempon unu kun la aliaj, por gustumi la plezuron esti kune kaj konservi ĝojon en viaj koroj.

Ni forigu timon, maltrankvilon, juĝojn,…! Ni vekiĝu al la beleco de ĉi tiu mondo, de la naturo, kiu ĉirkaŭas nin, ni vivu la nunan momenton kaj gustumu ĉiun momenton! Ni estu dankemaj pro ĉio, kio estas donita al ni, pro ĉio, kion ni spertis; neniu povas preni ĝin de ni! Dankon pro la sunradio, pro la guto de pluvo aŭ pro la neĝero. Ni kreu nian estontecon per niaj pozitivaj pensoj, transformu la negativon en pozitivon, ombrojn en lumon.

Rerigardante la jaron 2021, malgraŭ la malfacilaĵoj, kiujn ĝi alportis al ni, niaj koroj pleniĝas de ĝojo, kaj ni deziras kunhavigi ĉi tiujn bildojn kun vi.

Kion vi pensas, vi fariĝas.
Kion vi sentas, vi allogas.
Kion vi images, vi kreas.

Bouddha

Bonan novan jaron 2022,
Beatrice & Michel