Por etuloj kaj granduloj

logo-lvh-projet-transparent-tourRecepto por sukcesaj familiferioj? Spaco, ludoj, aventuroj, … por etuloj kaj nenian streson por plenkreskuloj.
Ne estas trafiko ĉi tie, La Ville Heleuc situas fine de strato. Aŭtoj estas gvidataj en la parkejon, kaj tiel la lasta peco de la vojo liberiĝas por bicikloj kaj piedirantoj. Infanoj povas ludi sekure en la korto kaj la ĉirkaŭa areo. La natura naĝejo estas sufiĉe for de la konstruaĵoj, do estas neniu danĝero, ke la infanoj iru tien sole. La ejo enhavas multajn surprizojn laŭ la promenadvojoj, oni povas observi papiliojn, testi la liton en la pinarbaro, pikniki ĉe la akvejo, ĝui aperitivon borde de la lago aŭ provi atingi la centron de la labirinto …