standard-title Sub la Préau

Sub la Préau

logo-lvh-projet-transparent-tour

La Préau estas granda tegmentita parto de la korto, apud La Forge. La nomo rilatas al la kovrita parto en lerneja korto, kie infanoj povas ludi kiam varmas aŭ pluvas. Ĝuste tio estas la nia – sed ne nur por infanoj. Ĝi staras ĉe loko, kie iam staris ĉevalejo – eblis ankoraŭ vidi la markojn de la tegmento sur la frontonmuro de La Forge. La Préau uzeblas iam ajn, kiam vi bezonas protekton kontraŭ tro da suno aŭ pluvo, aŭ kiam vi nur volas sidi vespere manĝante aŭ ludante.

GuillemetBretonVertLudi: vi trovos bilardan tablon, futbalan tablon, kiu foje transloĝiĝas al alia loko, ŝrankon kun pli ol cent tabulludoj, puzloj, kegloj, …

GuillemetBretonVertMalstreĉiĝi: se tro varmas ekstere, vi povas ĝui la malvarmeton en la ombro. Kiam pluvas, vi povas sidi ĉi tie seke kaj rigardi la pluvgutojn tra la glicina kurteno. Inter ambaŭ simple prenu la ferdekseĝojn kun vi sur la herbon sub la suno. Vespere, lignofajro protektas kontraŭ malvarmeto. La malnova telefonbudo numero 7 de la poŝtejo en Dinan trovis sian lokon ĉi tie ekde somero 2020 (dankon Jean!). Ĝi nun enhavas bibliotekon kun libroj pri la regiono, bonfarto kaj romanoj por plenkreskuloj kaj infanoj.

GuillemetBretonVertManĝi: vi povas kradrosti en la kameno aŭ sur la rostokrado, tabloj kaj seĝoj povas resti sub la Préau aŭ metitaj sur la herbon. Kiam estas io por festi, la bilarda tablo fariĝas bufedo, kaj tablotukoj, kandeloj ktp eliras el la ŝranko apud la kameno. La tabloj restas apartaj aŭ moviĝas kune por formi longan tablon.

 

PHP Code Snippets Powered By : XYZScripts.com