Spao kun varmakvujo kaj saŭno

 

 

logo-lvh-projet-transparent-tourLa spao estas kovrita, sed malfermita al naturo. Vi povas uzi ĝin kaj somere kaj vintre, kiam neĝas aŭ pluvas, tage aŭ nokte. La ekologia varmakvujo estas bone izolita kaj tenas la akvon daŭre al 37°, tiel ke eĉ la plej junaj povas naĝi kun siaj gepatroj. Granda saŭno kaj malvarma duŝejo provizas malstreĉigon. Diversaj ekzerciloj ebligas vin esti pli aktiva. Troviĝas tie ankaŭ senakva necesejo.