Ludejo

 

 

logo-lvh-projet-transparent-tourLa ludejo estas proksima al la gastejoj, la sablujo troviĝas tuj ekster la kuireja fenestro de Le Fournil. Aŭtoj ne estas permesitaj ĉi tie, eĉ la lasta sekcio de la ŝoseo estas liberigita nur por bicikloj kaj piedirantoj, tiel ke infanoj povas ludi sekure.

GuillemetBretonVertLa totemo gardas la ludejon de la pli junaj: sablujo, glitiloj, nestobalancilo, iom pli fore la ŝnurglitilo, ludodometo kaj fajrejo.

GuillemetBretonVertLa iama ŝtuparo de Le Fournil eblas atingi la ŝnurglitilon. Infanoj povas de tie gliti je ĉirkaŭ 20 metroj tra la aero super densa, kun ligneroj kovrita vojo.

GuillemetBretonVertLa luddometo havas murojn faritajn el ligno, tero kaj boteloj. Interne estas ŝtuparo el malnovaj pneŭoj ĝis la glitilo. Sur la tegmento kreskas plantoj kaj herboj. Ene eblas ludi seka eĉ kiam pluvas, kuiri en la kuirejo kaj poste servi la “nutraĵon” ĉe tabloj.

GuillemetBretonVertApud la luddometo troviĝas fajrejo, kie infanoj sub la superrigardo de siaj gepatroj povas lerni trakti fajron. La ekvilibrotrunko iĝas benko laŭbezone.

GuillemetBretonVertSur la granda entera trampolino eĉ plenkreskuloj povas salti.