Beboj bonvenas!










Ni ŝatus ke plenkreskuloj profitu de siaj ferioj tiel, kiel junuloj. Por ke vi ne transportu ĉion de via hejmo, ni provizas vin kun ĉio bezonata.
Por dormi ni disponigas ĝis tri bebolitoj (kun matraco, protektilo kaj lito litotuko) en ĉiu domo, krome kundorma lito kaj ligna lulilo en La Forge. En ĉiu domo estas pluraj dormosakoj por beboj, monitoro kaj nokta lampo.
En la banejo estas bebobanujo, vinduma tablo kaj aro de laveblaj vindoj (surpete). Por la iomete pli grandaj estas higiena poto, familia seĝo por la necesejo kaj tabureto por atingi la lavujon.
En la kuirejo, vi trovos kuirilon, botelovarmilo, plasta manĝilaro kaj bebotukoj. Ni provizas vin per la necesa kvanto de altaj beboseĝoj, plejparte Tripp-Trapp.
En la salono estas en ĉiu gastejo du beboludiloj, ludomato, ludiloj kaj libroj por beboj kaj infanoj, DVD por la pli grandaj.
Por promenadoj estas beboportotukoj, entute kvin beboĉaroj en kiuj beboj povas dormi horizontale. Disponeblas ankaŭ ĉaro por du infanoj, kiu povas esti ankaŭ uzata kiel bicikloremorko, kaj tri infanoseĝoj por bicikloj.
Dum la promenadoj sur la bieno troviĝas spertejoj eĉ por petuloj: sonarbo, gongo, tempokrokulo, …
Kaj se iam pluvus, ni proponos al vi botojn (grandeco 19 al 36), akvorezistaj pantalonoj kaj pluvombreloj por infanoj.