2020 jam estas ĉe la pordo!

2019 estis plena de vojaĝoj por ni. Sed ankaŭ ĉi tie estis multe da trafiko: venis niaj gastigantoj, familio, amikoj kaj atelieraj partoprenantoj. Al pasintjaraj kursoj pri abelopakaĵoj, sapofuroshiki  kaj laktofermentado aldoniĝis novaj pri hederolesivo kaj makulosapo.

Ni deziras al vi, ke dum tiu nova jaro 2020 vi vivu plene la nunan momenton, por malkovri en ĝi amon, ĝojon kaj feliĉon!

GuillemetBretonVertNe restu en pasinteco, ne sonĝu pri estonteco, celu vian menson al la nuna momento. GuillemetBretonVert

Budho

Bonan novan jaron 2020,
Beatrice & Michel