Sambukvino – versio 2015

sureau2bLa florado de sambuko jam komenciĝis fine de majo en La Ville Heleuc – tempas ekprepari la ĉijaran sambukoŝaŭmvinon.

calendrier-lunaire-jardinage-juin2015-jardiner-avec-la-luneLaŭ la luna kalendaro dimanĉo kaj lundo estis florotagoj – la plej bona luna tago por komenci la preparadon. Tamen la suno tute ne montriĝis dimanĉon kaj la vetero estis eĉ malseketa, do nur lundon mi rikoltis la 78 sambukumbelojn necesajn (vidu la recepton suban).

gite-ecolo-bebe-bretagne-lavilleheleuc-champagne-sureau-DSC_6145Feliĉe la printempa mielrikolto jam finiĝis kaj la mieleltirujo disponeblis. Ĝi estas el neoksidebla ŝtalo, havas la bonan dimension kaj krome kranon en la suba parto. La sambukfloroj kovritaj de akvo, citronoj, sukero kaj vinagro aldonitaj, necesis nur turni vigle la tuton.

Dum 5 tagoj la preparaĵo estas turnota trifoje tage, poste filtrota kaj enboteligota (prefere dum fruktotago). Kaj tri semajnojn poste eblos tosti!

gite-ecolo-bebe-bretagne-lavilleheleuc-champagne-sureau-DSC_6140

 

Jen la kvantoj necesaj por trideko da boteloj

  • 26 umbeloj de sambuko
  • 6 organikaj citronoj tranĉitaj kvaroble
  • 2,4 kg da organika sukero
  • 6 kuleroj da organika cidrovinagro
  • 24 litroj da akvo