Rifuĝejo
La Ville Heleuc estas ankaŭ deirpunkto por ekskursoj en la regiono. Piede ni rekomendas “geocaching” en la ĉirkaŭa regiono: tio estas familia trezorĉasado – alklaku la logon por ekscii pli. Bicikle, vi povas facile atingi la rajdan centron de Plélan le Petit, kaj por la pli kuraĝaj la golfejon de Saint Michel de Plélan, la mezepokajn urbojn Dinan kaj Jugon les Lacs, la romiajn restaĵojn de Corseul, kaj Yvignac-la-Turo.
Aŭte vi povas malkovri la strandojn de la Smeralda Marbordo, la mezepokan urbon Dinan, la promenejon “Claire de Lune” en Dinard, la remparojn de Saint Malo, la kastelon Hunaudaye, la kabon Fréhel, la fortikaĵon La Latte, la strandojn de Erquy, la nacian ĉevalbredejon en Lamballe, sen mencii parkojn, muzeojn, ktp. Eĉ Monto Sankta Mikaelo estas malpli ol unu horon aŭte for!