Natura naĝejo

 

 

logo-lvh-projet-transparent-tourgite-ecolo-bebe-bretagne-domaine-plan-lvh-q50La natura naĝejo estas ĉe la supro de la tereno – sufiĉe for de la ludejo, ke ne ekzistas danĝero por etuloj. Akompanu viajn gefilojn kaj ĝuu ludi en la akvo kun ili. Flosanta insulo en formo de granda ranomano flosas en la mezo de la naĝejo. Sur la bordo videblas ranoj, libeloj kaj aliaj bestetoj.

Antaŭ la naĝejo, existis ĉi tie monteto, poste granita ŝtonminejo. La fonto fluis malsupren de unu el la ŝtonmuroj, ĝis kiam ĝi iĝis viktimo de la ŝtonminejoo. La fonto daŭre fluas, sed nun subtera, tial ke vi ne vidos ĝin. La akvonivelo de la naĝejo dependas de sezono kaj de pluvoj, kutime 5-6 metrojn. Somere, la akvo estas varmigita ĝis 22° aŭ eĉ 24°.

Sur peto, ni donos al viaj infanoj naĝokajeroj, en kiuj ili povos mezuri sian progreson.