Post konvenciaj kubformaj abelujoj, sekvataj de horizontalaj, Michel ĉi-jare proponas novtipan loĝejon al niaj amikinetoj. Komence li volis simple krei abelujon proksiman al loĝejo, kiun abeloj povus trovi en la naturo. La celo de tiuj abelujoj estas certigi kaj protekti biodiversecon, sen interferi en la vivon de la svarmo – do ne estos rikolto sur tiuj abelujoj.

Sur trunko, Michel unue markis la internan parton forigotan antaŭ ol malplenigi ĝin uzante ĉenosegilon kaj ĉizilon. Poste malfermoj estis boritaj por flugotruoj por la abeloj.

Post la vizito de Ninon, la projekto evoluis, kaj la simpla trunkoabelujo ekaspektis kiel moai – la famaj ŝtonostatuoj de Paskinsulo. La flugotruoj similis al buŝo kaj aparta formo de la trunco sugestis nazon, mankis nur la okuloj. Avo tuj eklaboris kaj post la unua Moai, kreis eĉ duan.

 

gite-ecolo-bebe-bretagne-lavilleheleuc-ruches-moai-IMG_5614Por starigi la novajn abelujojn necesas la fosmaŝineto – kaj nun ĉiu pretas por la ontaj luantinetoj. La Moai-abelujoj estos rezervitaj por nigraj abeloj, hejma specio el Bretonio, malsanimuna. La venontajn du svarmojn ni atendas!

Laste aldoniĝis platŝtonaj ĉapeloj por protekti la abelujojn de pluvo kaj kompletigi la similecon al iliaj famaj antaŭuloj.