Magia arbaro

 

 

logo-lvh-projet-transparent-tourLaŭ la 6 km da promenadpadoj sur la preskaŭ 20 ha granda bieno,gite-ecolo-bebe-bretagne-domaine-plan-lvh-q50 multaj novaj spertoj atendas viajn sensojn, trezoroj malkovremas, naturmirindaĵoj observeblas kaj tempo ĝuindas.

Grimpu la monteton Isaak laŭ la vojo Obelikso, provu atingi la centron de la labirinto, ripozu en la arbaro aŭ pendigi perlon al la tipio, vizitu la koboldojn, aŭ dividu aperitivo rande de la lageto, …

GuillemetBretonVertLabirinto, kiel tiuj en la katedraloj – unu vojo ĝis la centro.

GuillemetBretonVertTipio en vera labirinto. Alveninte al la centro, pendigu perlon, plumon, …

GuillemetBretonVertLito kun strobilomatraco en la abiaro – ĉu mola aŭ malomola? Provu!

GuillemetBretonVertTiktakto rande de la pado de Obelikso – kiu gajnas hodiaŭ?

GuillemetBretonVertAtentu, turniĝo! Ĉu vi trovis la arbon de la tri strigoj? La ludejon de la koboldoj? La feinojn?

GuillemetBretonVertTempokrokulo invitas vin haltigi la tempon kaj ĝui la momenton.

GuillemetBretonVertRande de la lageto de Beaulieu eblas vidi kanalon naturo ĉe la televidilo – aŭ la lastajn novaĵojn prezentitajn de viaj gefiloj.

GuillemetBretonVertGranda pendolilo rande de la lageto, kie ankaŭ plenkreskuloj rajtas blanaciĝi alte – ĉu vi memoras tiujn tiklojn en la ventro?

GuillemetBretonVertKaj se im pluvus? Tio ne estas ekskuzo por ne eliri – prenu niajn botojn kaj pluvombrelojn, kaj rigardu la naturon alimaniere! Aŭ dancu sub la pluvo!

GuillemetBretonVert