Hejmeco inter tero kaj maro!

LaClefVerteNi nomis la domon La Forge [la forĵ], tio estas la forĝejo pro la multaj hufferoj, kiujn ni trovis tie en la iamaj staloj de La Ville Heleuc. Pro la centra lignera hejtilo La Forge estas komforta kaj varma eĉ vintre. La Forge estis renovigita kun ekologiaj materialoj. La interno blua, griza kaj blanka simbolizas, kiel Bretonio, la ligon inter lando kaj maro. Tuj apude estas malfermita kameno, sidlokoj, bilardo kaj tablo futbala. La banejo kun varmakvujo kaj saŭno proponas pliajn okazojn por malstreĉiĝo.

bebemaLa Forge estas plene ekipita por tri beboj. Estas litoj por 4 personoj kaj se necese aldona matraco. TV kun DVD-legilo, radio, tabulludoj kaj libroj disponeblas en la germana, franca, angla kaj Esperanto. Senkabla interreto laŭ peto.