Kolektiva hejtejo

 

 

logo-lvh-projet-transparent-tourMalantaŭ La Forge troviĝas la centra hejtejo por ĉiuj domoj. Kiam niaj tri gashejtiloj estis ŝanĝotaj en 2005, ni anstataŭ instalis centran lignerohejtilon de 55 kW. Sur la tegmento troviĝas 15 m² da sunaj paneloj, kiuj hejtas 750 litrojn da akvo. Kiam la suno ne montriĝus, tiam transprenus la varmigon de la akvo la lignerohejtilo. La ligno por hejtado devenas nia abiaro. Unufoje jare, maŝino venas por du aŭ tri horoj, voras ĉirkaŭ 100 abiojn kaj elsputas la lignerojn rekte en la sekigogrenejon. De tie ili estas transportitaj laŭbezone en la hejtilorezervejon.