









Kiam ni translokiĝis en Bretonujon en 1976 ni loĝis en Le Fournil, la iama bakejo de la bieno. Tiutempe estis nur 30 m² da loĝebla spaco kaj ni nomas ĝin ankoraŭ hodiaŭ kelkfoje “La-Petite Maison” , la eta domo. En 2011 Le Fournil estis renovigita de la grundo ĝis la tegmento kaj estis pligrandigita per ligna konstruaĵo al proksimume 80 m².
La teretaĝa dormoĉambro entenas samnivelan duŝejon kaj rektan aliron al la teraso. La vasta necesejo kun glitpordo ebligas facilan eniron kun rulseĝo.
La granda salono havas sidejan areon, manĝotablon kaj plene ekipitan kuirejon. Ĝi estas samnivela kaj havas du enirojn al la teraso, kiu ĉirkaŭas la domon en la oriento kaj la sudo.
Supre troviĝas granda malferma spaco kun du litoj, kiuj povas esti kombinitaj en unu granda aŭ uzataj kiel sofoj. Dikaj kurtenoj apartigas se necese la dormoĉambron kaj la ludejon. La suda parto konsistas el banejo kaj ludejo, kie eblas aldoni bebolitojn aŭ futonon.
La iama bakejo de La Ville Heleuc estis pligrandigita en 2011 kaj plene renovigita kun ekologiaj materialoj. Interne la koloroj – oranĝa, ruĝa kaj verda, alvokas la iaman funkcion de la konstruaĵo kaj ties ĉirkaŭan naturon videblan tra la grandaj fenestroj. Subplanka hejtado, natura granito kaj teroUnderfloor hejtado sub natura granito kaj muroj kovritaj de tero kreas tre agrablan etoson. Elektromagnetaj kampoj ne ekzistas ĉi tie ĉar kabloj estas en ŝirmitaj tuboj. Se tamen vi deziras interretkonekto, ni proponas al vi necesan ilon.
Le Fournil estas ekipita por tri beboj. Estas litoj por 4 personoj kaj se necese ankaŭ futono. La teretaĝo estas uzebla en rulseĝo: glitpordoj, vasta necesejo, samnivela duŝejo, oblikva enirejo kaj teraso.
Prezoj sube
[easy_calendar resource=”1979″ width=”100″ style=”1″ req=”1″ price=”0″ monthes=”1×1″ interval=”1″]
-10 % por la 2a kaj sekvaj semajnoj
Tiuj prezoj inkluzivas energiajn kostojn (verda elektro, gaso, akvo).
Sen aldona kosto, ni proponas la uzon de la varmakvujo, saŭno, bicikloj, bebaferoj, ktp.
Por restado de unu semajno aŭ pli ni disponigas senpage litotukojn, bantukojn, mantukojn, tablotukojn kaj ankaŭ ekologiajn purigajn produktojn. Litoj estos faritaj je alveno kiel deziritaj.
Por mallongaj restados, se vi ne deziras alporti lito- kaj bantukojn, vi povos disponigi ilin al vi kontraŭ 20€ / persono.
Infanojn sub 3 jaroj ni akceptas senpage. Se vi deziras inviti amikojn aŭ familianojn, tio eblas – sur peto – kontraŭ 20€ / nokto / persono.
La prezo de fina purigo estas 20€ por nokto, kun maksimumo de 80€.
Mi malkovris vian afablecon kaj ĝentilecon en virtuala medio, sed nun mi miras, ke mi ne antaŭe vizitis tiun ege agrablan kaj ĉarman, tiel proksiman lokon. Kaŝite el la “moderna”, fulmrapida kaj terura vivkutimo, via domo prezentis al ni neimageblan riĉecon kaj dolĉecon. Mi ege ŝatis (re)malkovri naturon, birdajn muzikojn, stelojn, kaj havi tempon por … preni tempon, legi, aŭskulti, rigardi, “verde” pripensi, ktp. Tiel mi bildigis al mi esperantajn lokojn, hejmecajn …