Bonan novan jaron 2017!

Publié par Mots clés : ,

Ni ĝojas prezenti al vi niajn plej belajn bondezirojn al vi por tir nova haro 2017! Sube troviĝas bilda resumo de la jaro 2016 en La Ville Heleuc. Ĝojo akompanu vin dum ĉi tuta jaro, ĝi lumigu ĉiun tagon kaj dividiĝu kun viaj familianoj kaj amikoj. Trejniĝu por senti ĝin en etaj aĵoj, en mallongaj […]

Sambukvino

Publié par Mots clés :

Sambukvino – versio 2015 La florado de sambuko jam komenciĝis fine de majo en La Ville Heleuc – tempas ekprepari la ĉijaran sambukoŝaŭmvinon. Laŭ la luna kalendaro dimanĉo kaj lundo estis florotagoj – la plej bona luna tago por komenci la preparadon. Tamen la suno tute ne montriĝis dimanĉon kaj la vetero estis eĉ malseketa, do nur […]

Savo de strigido

Publié par Mots clés :

Ĉi tagmeze niaj gastoj trovis strigidon ĉe la enirejo de Le Fournil. Temas ŝajne pri arbarstrigo. Strange, ĉar kutime loĝas turstrigoj en nia strigujo supre en la biendomo… Okazas foje, ke kiam la etuloj lernas flugi, ke iu ne sukcesas reiri al la nesto. Tio estas okazo por niaj infanoj observi strigidon el proksime. Michel […]

La dometoj de la feinoj

Publié par Mots clés : ,

Antaŭ nelonge ni malkovris ĉi tiujn malgrandajn dometojn en la arbaro ĉirkaŭ la spegulo de la feinoj. Ni klopodis vidi la loĝantojn tra la fenestroj aŭ tra malfermita pordo, sed sensukcese. Opinioj diferencis – ĉu temas pri dometoj de elfoj aŭ feinoj aŭ aliaj uloj? … kaj nun ni sukcesis vidi sub la suno de […]

Kristnaska arbo

Publié par Mots clés : ,

Ĉi-jare ni decidis havi ekologian kristnaskan arbon. La vizito de Mahery kaj Justine de Hopineo estis la okazo fair tiun kvarope, kaj pli rapide ol dirite la abro jam estis farita, instalita kaj dekorita. Kaj kelkajn horojn poste Mahery jam finpretigis tiun filmeton.   Iom poste necesis decidi pri kristnaska arbo por la domo. Post […]

Abeloj revenis!

Publié par Mots clés : , ,

Post pli ol 12-jara foresto abeloj revenis al La Ville Heleuc! Kvar abelaroj estis instalitaj alte en la metiejo de Michel. La abelujoj tiel estas bone protektataj de varmega vetero somere kaj de malvarmo vintre. Krome alta instalado ebligas pasi sube sen danĝero. Ni esperas kolekti mielon en la venonta jaro, sed nuntempe prioritato estas […]