gite-ecolo-bebe-bretagne-abeilles-ruches-hangar-1700 gite-ecolo-bebe-bretagne-abeilles-colis-2012-1702Post pli ol 12-jara foresto abeloj revenis al La Ville Heleuc!

Kvar abelaroj estis instalitaj alte en la metiejo de Michel. La abelujoj tiel estas bone protektataj de varmega vetero somere kaj de malvarmo vintre. Krome alta instalado ebligas pasi sube sen danĝero.

Ni esperas kolekti mielon en la venonta jaro, sed nuntempe prioritato estas la instalado de niaj kelkaj 100 000 novaj gastoj en ties hejmoj.