Ekologia renovigo

 

 

logo-lvh-projet-transparent-tourDekomence ni uzis ĉi tie en La Ville Heleuc naturaj materialoj kiel ligno kaj ŝtonoj por la renovigo de la konstruaĵoj. Tiel en 2010 sufiĉis tavelo de blanka ekologia lazuro por doni al lignaj bretoj tute novan aspekton. Kiam ni komencis la renovigan laboron de Le Fournil, ni volis fari ankoraŭ pli, kaj fari el tiu dometo vere agrablan loĝlokon sen iu ajn danĝero por ĝiaj loĝantoj.

Do ni unue eltiris ĉion el la domo, ĝis kiam restis nur la ŝtonaj muroj, ligna plafono kaj tegmento. La planko nun konsistas sube el lokaj granitaj ŝtonoj varmigitaj de la centra hejtilo, supre el bambuo. La nova parto estas el ligno, isolita de lignaĵo kaj mortero el kalko-kanabo aŭ tero.

Nun vi devas diri al ni, se vi sentas vin vere komforta ĉi tie!