Ĉirkaŭe

Vi povas pasigi viajn tutajn feriojn sur la bieno, sed estus hontinde ne esplori Bretonujon. La Ville Heleuc estas bona deirpunkto por atingi la strandojn de la Smeralda Marbordo, la mezepokan urbon Dinano, la fortikigitan urbon Sankta Malo, la kastelojn de La Hunaudaye kaj La Latte, la klifojn de la kabo Fréhel, la fiŝkaptistan havenon Erquy, … sen mencii la multajn parkojn, muzeojn, ktp. Eĉ por la Monto Sankta Mikaelo la vojaĝo daŭros apenaŭ unu horo.