Beboj bonvenas!

 

 

 

logo-lvh-projet-transparent-tourNi ŝatus ke plenkreskuloj profitu de siaj ferioj tiel, kiel junuloj. Por ke vi ne transportu ĉion de via hejmo, ni provizas vin kun ĉio bezonata.

GuillemetBretonVert

Por dormi ni disponigas ĝis tri bebolitoj (kun matraco, protektilo kaj lito litotuko) en ĉiu domo, krome kundorma lito kaj ligna lulilo en La Forge. En ĉiu domo estas pluraj dormosakoj por beboj, monitoro kaj nokta lampo.

GuillemetBretonVert

En la banejo estas bebobanujo, vinduma tablo kaj aro de laveblaj vindoj (surpete). Por la iomete pli grandaj estas higiena poto, familia seĝo por la necesejo kaj tabureto por atingi la lavujon.

GuillemetBretonVert

En la kuirejo, vi trovos kuirilon, botelovarmilo, plasta manĝilaro kaj bebotukoj. Ni provizas vin per la necesa kvanto de altaj beboseĝoj, plejparte Tripp-Trapp.

GuillemetBretonVert

En la salono estas en ĉiu gastejo du beboludiloj, ludomato, ludiloj kaj libroj por beboj kaj infanoj, DVD por la pli grandaj.

GuillemetBretonVert

Por promenadoj estas beboportotukoj, entute kvin beboĉaroj en kiuj beboj povas dormi horizontale. Disponeblas ankaŭ ĉaro por du infanoj, kiu povas esti ankaŭ uzata kiel bicikloremorko, kaj tri infanoseĝoj por bicikloj.

GuillemetBretonVert

Dum la promenadoj sur la bieno troviĝas spertejoj eĉ por petuloj: sonarbo, gongo, tempokrokulo, …

GuillemetBretonVert

Kaj se iam pluvus, ni proponos al vi botojn (grandeco 19 al 36), akvorezistaj pantalonoj kaj pluvombreloj por infanoj.